Imprès des de Indymedia Barcelona : http://barcelona.indymedia.org/
Independent Media Center
Calendari
«Juliol»
Dll Dm Dc Dj Dv Ds Dg
          01 02
03 04 05 06 07 08 09
10 11 12 13 14 15 16
17 18 19 20 21 22 23
24 25 26 27 28 29 30
31            

No hi ha accions per a avui

afegeix una acció


Media Centers
This site
made manifest by
dadaIMC software

Envia per correu-e aquest* Article
Notícies :: criminalització i repressió
Japanio: Alvoko kontraux Subpremo
31 ago 2010
Maljusta Subpremo Atinganta gxis Tia Grado! Ni Postulas Tujan Liberigon de la Esprimulo, S-ro K.
Maljusta Subpremo Atinganta gxis Tia Grado! Ni Postulas Tujan Liberigon de la Esprimulo, S-ro K.

iniciatinto: Komitato Postulanta Tujan Liberigon de S-ro K kun NDS (Free K!)

En la 22-a de Auxgusto (dimancxo), S-ro K, nia kamarado kaj membro de la NDS (Nakazakicxo Dokumenta Spaco), estis perforte arestita kaj malliberiga de policistoj de la tria sekcio pri publika sekureco. Samtempe lia logxejo estis trasercxita. Plie, en la sekvanta mateno, loka sidejo de la Kamagasaki Patrola Societo, kiu situas en la parko Ogimacxi, kaj redakcio de la Popola Gazeto estis trasercxitaj. Polico anoncis, ke kialo de aresto estis ‘malvera enskribo de diplomo’ (Domicilo enskribita en lia auxtista licenco estas malsame ol tiu de nuna logxado.) kaj ‘falsado de privata dokumento kun sigelo pri luiga kontrakto’ (Estas nur ke, senintence li skribis iun nomon de garantianto erare, kiun li jam kutime skribis en kontaktaj dukumentoj antauxe, okaze de renovigo de la kontrakto!). La plia trasercxo de du lokoj estis plenumata pro tio, ke S-ro K jam vizitis ilin, sed tamen malracie. Tia aresto kaj malliberigo pro ‘bagatela krimo’, aux malicajxo de la publika sekureca polico estas, ne tre sciate, tekniko pli kaj pli kutime uzata kiel metodo, per kiu polico malsxveligas personojn engagxigxintajn en socia movado. Tia klara superuzo de sxtata potenco, politika subpremo jam atingas nin, esprimulojn. Aktuale (gxis tempopunkto de la 24-a de Auxgusto 2010), S-ro K estas transportita en la cxefsidejo de la polico de la gubernio Hjogo, dume lia malliberigo estas plilongigito kaj intervido estas malpermesata, tiel ke situacio dauxre neebligas al li vidi nin.

S-ro K kiel esprimulo kiu produktas dokumentajn filmojn, kaj ankaux el sia starpunkto ke, li apartenas al la dua generacio de koreo rezidanta en Japanio, estante en Kamagasaki kiel taglaboristo, per sia kamero gxisnune filmas, malkovras kaj lumigas diversajn aferojn kaj personojn, kiujn la sxtato Japanio delonge kasxas kaj perforte kovras. Ekzemple, en la filmo ‘Redonu atestojn pri domicila registrado de Kama’ (2010), li prezentas batalon kontraux samtempaj forstrekoj de atestoj pri domicila registrado de taglaboristoj en Kamagasaki, tio estis plenumita de la municipo Osako. Filmanta tian situacion, en kiu ecx vocxdonrajto de la taglaboristoj estas forprenata kauxze de nehavo de atestoj pri domicila registrado, ne havas S-ro K mem vocxdonrajton tial, ke li estas koreo rezidanta en Japanio. Malgrauxe, starante apud movado celanta repreno de atestoj pri domicila registrado, li konstante dokumentas gxin,

Krome, travintrada batalo luktata cxiujare en Kamagasaki kaj parkoj en la urbo Osako, perforta evikcio de tenda vilagxo en la parko Nagai, dokumentito en ‘Granda Ronda Scenejo Staris en la Porko Nagai’ (2008), aux dokumento de kunsido pri la ‘afero de la 4-a de Aprilo’ en la insulo Cxegxu, rilatinta al lia deveno, kaj la tradicia teatro Madang Geuk rakontanta gxis nuntempo demokratiigan batalon en Koreio, estas temoj de liaj filmoj. Kiam li estis arestita, gxuste li dauxre muntadis dokumentan filman pri lastaj tagoj de Rjuogu, kiu ekzistis en Sakuranomija de la urbo Osaka, tamen estis evikcita lastatempe, kaj estis ejo de koreaj virinoj por pregxo kaj tradicio. Sed, cxiujn bendojn kaj esprimajxojn valorajn, filmitajn pri iliaj aferoj, forrabis policistoj. Tio havas grandan pezon, signifas provokitan atakon de sxtato kontraux la esprimulo, estas nepardoneble.

Plie, S-ro K, en Julio de la nuna jaro, kiel plendanto jxus procesis kontraux la japana registaro kaj la kompanio Obajasxigumi. Do ni opinias, ke la aresto cxi-foje estas, ne nur subpremo kontraux libereco de esprimo, sed ankaux politika subpremo kontraux la proceso. S-ro K proteste ekprocesis tial, cxar en laborejo dungisto subite devigis lin nomi sin per japana nomo. Tio estis farita sen kompreno kaj sinkritiko pri histrorio, ke la sxtato Japanio, en procezo de koloniado, sub regado de tennoismo, truddevigis koreajn nacianojn nomi sin per japanaj nomoj kaj vivi kiel ‘regatoj de tennoa lando’. S-ro K procesis, kiel koreo rezidanta en Japanio, por akiri naturan rajton vivi kun sia reala nomo, denune en japana socio. Cxar ni ankoraux trovas radikatan diskriminacion kontraux koreo rezidanta en Japanio, dum historio de militoj kaj koloniado forgesigxas, tre grava demando ja estas prezentata en la proceso. Post nun, se dauxro de malliberigo pli longigxos, la publika jugxdebato, kies antauxdecidata dato estas la 16-a de Septembro (la dua publika jugxdebato), estos okazita sen cxeesto de la plendanto mem. Allaso de tiela absurda situacio estas absolute nepardoneble.

{ Peto de vi }

Ni postulas tujan liberigon de S-ro K. Plie, postulas ni redoni cxiujn bendojn kaj esprimajxojn, kiujn ja rabis policistoj. Cele al liberigo de S-ro K, kiu kuragxigis nin per sia senkulpa kaj senartifika personeco, ni petas de vin, bonvolu al ni sendi mesagxon kaj oferi helpon mone! Bonvole, de nun plu, vian kunlaboron kaj superforta atenton!

*Ni kasxas propran nomon de S-ro K, konsidere ke li tute uzas sian sekretrajton gxisnune.
____________________

Ni petas vin ke vi, kiel individuo aux ornanizo, esprimu aprobon al ciu ti alvoko. (Ni alportos vian mesagxion al malliberigita S-ro K, krom ke gxin sur nia blogo publikigos.)

via nomo (aparteno k.t.p.)

Cxu ni rajtas publikigi vian nomon? Jes. / Ne.

mesagxo

konto por ofermono: posxtgxira konto (Japan Post Bank / ゆうちょ銀行) 00940-5-79726 (konta nomo: Kamagasaki Iryo Renraku Kaigi / 釜ヶ崎医療連絡会議)
*Vonvolu klare enskribi ‘Free K’ en la gxirada formulo. De nun ni bezonas monon cxiuokaze, cxar ni devos pagi la koston por advokato kaj aliaj. Tial bonvolu subteni nin per via helpo.

kontakto: Kamagasaki Iryo Renraku Kaigi (Kontakta Komitato Kuraca de Kamagasaki) Osaka-si Nisinari-ku Taisi 2-1-2
telefono: 06-6647-8278 (Otani Takao)
090-9166-7294 (NDS Sora)
retposxto: nds-2010osaka(at)hotmail.co.jp (Bonvolu anstatauxigi ‘at’-n per @ kiam vi sendas retposxtajxon.)

blogo: Komitato Postulanta Tujan Liberigon de S-ro K (Free K!) / blogo de Helpa Komitato por 8.22 Subpremo
http://d.hatena.ne.jp/FreeK/

organizoj alvokantaj: Kontakta Komitato por Kuraco de Kamagasaki, Patrola Societo de Kamagasaki, Federacio de Cxifonproletaj, Plenuma Komitato de Sumera Festo de Kamagasaki, Taglaborista Sindikato de Kamagasaki, KDML Filma Societo

This work is in the public domain

Ja no es poden afegir comentaris en aquest article.
Ya no se pueden añadir comentarios a este artículo.
Comments can not be added to this article any more