|
Notícies :: pobles i cultures vs poder i estats |
La 7a Internaciisma Renkontiĝo ekpretiĝas
|
|
per Esperanto-Joves, Maulets Baix Camp Correu-e: info ARROBA esperanto.cat (no verificat!) Telèfon: 625469373 Adreça: Font Florida 86 1r 1a |
16 mai 2010
|
Ekde antaŭ kelkaj jaroj, Kataluna Esperanto-Junularo organizas renkontiĝon en kies programo elstaras lingva ekologio kaj Esperanto en socie engaĝita etoso ankaŭ festa.
Ĉi-jare, Kataluna Esperanto-Junularo kunorganizas la renkontiĝon kun Maulets, la senpendentisma revolucia junularo de la Kataluna Landaro kaj Casal Despertaferro!. El tiu kunagado naskiĝas nia plezuro inviti vin en la 7an Internaciisman Renkontiĝon okazonta la 21an, 22an kaj 23an de majo! |
Ĉi tiu renkontiĝo celas alproksimigi Esperanton, revolucia lingva projekto, al homoj de ĉiuj aĝoj, sociaj klasoj kaj devenoj; por tiel kunagi per komunikilo ne ligita al la ekonomiaj interesoj, per komuniliko utila interkomunikado de ĉiuj popoloj sen la perado de lingvoj kiaj hispana, franca kaj angla, rolantaj kiel imperiaj ĉe ni.
Konfirmiĝis la partopreno de homoj el Eŭskio, Kastilio, Okcitanio, Arpitanio... kaj el ĉiuj partoj de la Kataluna Landaro. Danke al tiu ĉi fakto, krom la prelegoj, partoprenantoj kunhavos spertojn kun homoj el diversaj mondopartoj dum la komunaj manĝoj okazontaj en la plej elstara kaj bela parto de la malnova urbo Reus, en la placo Peixateries Velles.
Krome, por faciligi la partoprenon de homoj el ĉiuj aĝoj kaj el diversaj mondopartoj kaj por ke ĝi estu ekomonie eltenebla afero, ĉefe dum tiu kapitalisma kriza periodo nuntempa, pretas senpaga amasloĝejo kaj manĝoj je kostoj tre malmultekostaj!
La prelegoj pri lingva daŭripovo aŭ pri la situacio de la eŭska, la arpitana kaj la okcitana; kaj la atelieroj pri enkonduko al Esperanto aŭ al tutmondaj popoldancoj okazos en Casal Despertaferro!, en la historia Centre de Lectura kaj en la Placo Peixateries Velles.
La afero klaras, dum tri tagoj, en Reus oni parolos multajn diversajn lingvojn, sed la mesaĝo kaj la sento estos la sama, INTERNACIISMO. Ĉu vi maltrafos tiun eventon? |
Mira també:
http://esperanto.cat/reus2010/hejmo_eo.htm |
This work is in the public domain |
Re: La 7a Internaciisma Renkontiĝo ekpretiĝas
|
per Esperant que? |
16 mai 2010
|
En catala, si us plau! |
Re: La 7a Internaciisma Renkontiĝo ekpretiĝas
|
per esperna que marxin |
17 mai 2010
|
entra al enllaç, no siguis pallaso |