Imprès des de Indymedia Barcelona : https://barcelona.indymedia.org/
Independent Media Center
Notícies :: corrupció i poder : sense clasificar
koruptado (eo)
07 gen 2010

La teatro "kapitalismus" daŭrigas...

De la 28a de Januaro ĝis la 1a de Februaro okazis la Monda Ekonomia Forumo (WEF laŭ ties angla nomo) en Davos, Svislando. Ankaŭ ĉi tiu jaro kunvenis la plej grava kaj multpova negoca kaj politika elito tutmonda sub la temo "Konstrui la mondan post-krizon" kaj ankaŭ revenis sur la stratojn la tutdiversaj rezist-protestoj al kiu la Svisa Ŝtato respondis per la argumento kiu leĝigas ĝin kaj kiun ni tre bone konas: la subpremo.

[Kelkaj okazintaĵoj]:
La 30an de januaro en Solothurn oni kunvokis manifestacion kiun partoprenis kelke 200 homoj. Polico pafadis gum-pilkojn kontraŭ la manifestantojn de malproksime. 20 homoj estis arestitaj kaj registritaj iliaj fingro- kaj DNA-premaĵoj kaj alia homo ricevis gumpilko-baton sur la okulon.
En Zuriko du homoj estis arestitaj dum polica atako post elĵe\ ti farbon kontraŭ UBS banko.
Oni disdonis 50.000 ekzemplerojn da "20 minuten faked" en Berno, Baselo, Zuriko kaj Vinterturo.
Polico timigis per kontroloj la homojn irantajn trajne Ĝeneven al la manifestacio la 31an de januaro.

+infoj:::Web AntiWEF::Autremédia:::Observatoire des practiques policieres
Rigardu ankaŭ:::Indymedia Svislando [ge][it][fr]:::Filmetoj [1] [2] [3] [4] [5] [6] [7]


This work is in the public domain
Sindicato Sindicat