Imprès des de Indymedia Barcelona : http://barcelona.indymedia.org/
Independent Media Center
Notícies :: pobles i cultures vs poder i estats
La 7a Internaciisma Renkontiĝo ekpretiĝas
16 mai 2010
Ekde antaŭ kelkaj jaroj, Kataluna Esperanto-Junularo organizas renkontiĝon en kies programo elstaras lingva ekologio kaj Esperanto en socie engaĝita etoso ankaŭ festa.

Ĉi-jare, Kataluna Esperanto-Junularo kunorganizas la renkontiĝon kun Maulets, la senpendentisma revolucia junularo de la Kataluna Landaro kaj Casal Despertaferro!. El tiu kunagado naskiĝas nia plezuro inviti vin en la 7an Internaciisman Renkontiĝon okazonta la 21an, 22an kaj 23an de majo!
Ĉi tiu renkontiĝo celas alproksimigi Esperanton, revolucia lingva projekto, al homoj de ĉiuj aĝoj, sociaj klasoj kaj devenoj; por tiel kunagi per komunikilo ne ligita al la ekonomiaj interesoj, per komuniliko utila interkomunikado de ĉiuj popoloj sen la perado de lingvoj kiaj hispana, franca kaj angla, rolantaj kiel imperiaj ĉe ni.

Konfirmiĝis la partopreno de homoj el Eŭskio, Kastilio, Okcitanio, Arpitanio... kaj el ĉiuj partoj de la Kataluna Landaro. Danke al tiu ĉi fakto, krom la prelegoj, partoprenantoj kunhavos spertojn kun homoj el diversaj mondopartoj dum la komunaj manĝoj okazontaj en la plej elstara kaj bela parto de la malnova urbo Reus, en la placo Peixateries Velles.

Krome, por faciligi la partoprenon de homoj el ĉiuj aĝoj kaj el diversaj mondopartoj kaj por ke ĝi estu ekomonie eltenebla afero, ĉefe dum tiu kapitalisma kriza periodo nuntempa, pretas senpaga amasloĝejo kaj manĝoj je kostoj tre malmultekostaj!

La prelegoj pri lingva daŭripovo aŭ pri la situacio de la eŭska, la arpitana kaj la okcitana; kaj la atelieroj pri enkonduko al Esperanto aŭ al tutmondaj popoldancoj okazos en Casal Despertaferro!, en la historia Centre de Lectura kaj en la Placo Peixateries Velles.

La afero klaras, dum tri tagoj, en Reus oni parolos multajn diversajn lingvojn, sed la mesaĝo kaj la sento estos la sama, INTERNACIISMO. Ĉu vi maltrafos tiun eventon?
Mira també:
http://esperanto.cat/reus2010/hejmo_eo.htm

This work is in the public domain

Comentaris

Re: La 7a Internaciisma Renkontiĝo ekpretiĝas
16 mai 2010
En catala, si us plau!
Re: La 7a Internaciisma Renkontiĝo ekpretiĝas
16 mai 2010
entra al enllaç, no siguis pallaso
Sindicat Terrassa