Imprès des de Indymedia Barcelona : http://barcelona.indymedia.org/
Independent Media Center
Notícies :: pobles i cultures vs poder i estats
Forpasis Lluís Maria Xirinacs
13 ago 2007
Lluís Maria Xirinacs i Damians (Barcelono, 1932 - Ogassa, 2007) estis pacisma politikisto kaj eks-sacerdoto. Kandidato al Nobelpremio pri paco la jarojn 1975, 1976 kaj 1977, Xirinacs elstaris pro siaj malsatstrikoj kaj neperfortaj protestoj, ĉefe pro siaj sidadoj antaŭ la ĉef-malliberejo de Barcelono dum preskaŭ du jaroj 12 horojn ĉiutage postulante la amnestion de la politikaj malliberuloj.
Sabate la 11an de aŭgusto oni trovis en arbaro de regiono <a href="http://ca.wikipedia.org/wiki/Ogassa"; target="_new">Ripollès (<a href="http://eo.wikipedia.org/wiki/Kataluna_Landaro"; target="_new">Kataluna Landaro) la kadavron de Lluís Maria Xirinacs. Kelkaj ĵurnaloj informas pri memmortigo, tamen leginte la skribaĵon kiun li lasis ĉe <a href="http://www.troc.es/randa/"; target="_new">fondaĵo Randa, ŝajne li estis malsana kaj translokiĝis en la montaron por forpasi sole, pace kaj silente.
Lluís Maria Xirinacs naskiĝis en <a href="http://eo.wikipedia.org/wiki/Barcelono"; target="_new">Barcelono la jaron 1932, kaj post fariĝi sacerdoto kiam li aĝis 22 malakceptis la monon kiun la Ŝtato donis al Eklezio kaj ekis malsatstrikon kontraŭ la ligiloj inter la Eklezio kaj la Ŝtato. Poste li estis unu el la iniciatintoj de la <a href="http://ca.wikipedia.org/wiki/Assemblea_de_Catalunya"; target="_new">Asembleo de Katalunio kaj li sidis 12 horojn ĉiutage dum unu jaro kaj naŭ monatoj antaŭ la pordo de la ĉefa malliberejo de Barcelono postulante la liberigon de la politikaj malliberuloj. Li estis fervora neperfortulo sekvante la idearon de <a href="http://eo.wikipedia.org/wiki/Gandhi"; target="_new">M. Gandhi. En ĉiuj siaj diskursoj konstatigis la kontraŭdirojn de la ŝtato. Li estis malliberigita plurfoje, dum la frankismo kaj dum la konstitucia periodo.
La jaron 1977 li prezentis sin mem, kaj unuopule, kiel kandidato al senato kaj estis amase voĉdonita en Barcelono. En la senato dum ĉiuj sidis li staris proteste al malpermeso uzi la katalunan tie. Li ĉiam luktis por la sendependeco de la Kataluna Landaro kaj la jaron 2001 deklaris sin en malsatstriko antaŭ la pordo de <a href="http://eo.wikipedia.org/wiki/Generalitat_de_Catalunya"; target="_new">Generalitat de Catalunya por tiu celo.
Xirinacs estis kondamnita la jaron 2004 por delikto de "pravigo de la terorismo" ĉar la 11an de septembro de 2002, en diskurso en la placo Fossar de les Moreres li deklaris sin amiko de <a href="http://eo.wikipedia.org/wiki/ETA"; target="_new">ETA kaj <a href="http://en.wikipedia.org/wiki/Batasuna"; target="_new">Batasuna kaj tiel reliefigi ke ne ĉiuj perfortoj estas similaj; citante Gandhi li asertis ke, kiam ekzistas konflikto, neperfortulo ne povas deklari sin neŭtrala, ĉar en konflikto neŭtraleco helpas la plej fortan.
Lluís Maria Xirinacs estis la plej granda simbolo de la lukto por la amnestio fine de la frankismo, li ĉiam praktikis la malobeon kaj reziston neperfortan, kaj dediĉis sian tutan vivon al libereco kaj suvereneco de la kataluna popolo.
La verkaĵo trovita en fondaĵo Randa la pasintan 6an de aŭgusto, adiaŭe kaj testamente diras:
en plena posedo de miaj fakultoj
mi foriras
ĉar mi volas fini miajn tagojn
en la soleco kaj en la silento.
Se vi volas feliĉigi min
ne serĉu min.
Se iu trovas min,
mi petas ke,
kiel ajn mi fartu,
ne volu tiu perturbi
mian solecon
kaj mian silenton.
Dankon!
AKTO DE SUBERENECO
Mi vivis sklave sepdek kvin jarojn
en Kataluna Landaro
okupita de Hispanio, de Francio (kaj de Italio)
de antaŭ jarcentoj.
Mi vivis lukte kontraŭ tiu sklaveco
ĉiujn jarojn de mia plenaĝa vivo.
Sklava popolo, samkiel sklava homo,
estas honto por la homaro kaj por la universo.
Sed popolo neniam estos libera
se siaj anoj ne volas riski
ties vivon en ĝia liberigo kaj defendo.
Amikoj, akceptu al mi
tiun finon absolute venka
de mia batalo,
kiu kontraŭstaras la malkuraĝon
de niaj gvidantoj, amasigantoj de l' popolo.
Hodiaŭ mia nacio
iĝas absolute suverena en mi.
Ili perdis sklavon.
Ĝi estas iom pli libera,
ĉar mi troviĝas en vi, amikoj!
Lluís M. Xirinacs i Damians
Barcelono, la 6an de aŭgusto de 2007
This work is in the public domain
Comentaris
Re: Forpasis Lluís Maria Xirinacs
13 ago 2007
I en català que tal?
Re: Forpasis Lluís Maria Xirinacs
13 ago 2007
Tot el que està escrit en esperanto, és per a la comunitat internacional(ista) que llegeix Indymedia Barcelona.
Jo diria que en català no cal. Crec que tots els catalans sabem, o hauríem de saber, qui és la figura d'en Xirinacs.
Re: Forpasis Lluís Maria Xirinacs
13 ago 2007
A banda el mateix que diu en esperanto esta a Indymedia uns posts mes avall.
Re: Forpasis Lluís Maria Xirinacs
13 ago 2007
Gracies per l'explicació, ja ho he pogut llegir. Per cert se sap on serà el funeral? per poder assistir, encara que sigui simbolicament?
Sindicato Sindicat