Imprès des de Indymedia Barcelona : http://barcelona.indymedia.org/
Independent Media Center
tutmondigo
25 mai 2010
Creat: 25 mai 2010

Vakigita la kampadejo kontraŭ MAT (elektro-linio je tre alta tensio) . AGO-ALVOKO

"24/3/2010. Oni vakigis hodiaŭ la kampadejon kontraŭ MAT. Ĝi daŭris de la 7a ĝis la 14:30a kaj realigis specialigitaj eskalo-brigadanoj de polico. Ĉeestis tuttempe ankaŭ la movebla brigado kaj grupo da kamparaj policanoj. Estis amasa deplojo kiu malebligis la proksimiĝon al ĉiuj ĝis la finvakigo. Dum ĝi sekretaj policanoj trairis la urbeton Sant Hilari Sacalm. La homojn eligitajn oni retenis ĝis la fino. Unu el ili, kiu ne volis identiĝi, estis arestita kaj portita al Santa Coloma de Farners, kaj estis liberigita je la 18a. Ĉiu kampadano estas asignita antaŭ juĝiston la 31an de majo en Santa Coloma de Farners. Je la 19:30a oni haltigis dum 20 minutoj la veturadon en vojnodo apud Ĝirona flughaveno. Je la 20a, ankaŭ en Ĝirono, kelkaj 100 homoj amasiĝis en placo Catalunya kaj poste manifestaciis ĝis preskaŭ la 22a. Dankon al ĉiuj kiuj subtenis tiun lukton nefinintan. La lukto kontraŭ MAT, en Ĝirono, en Barcelono, en Pallars aŭ en Aragono daŭras. Ankaŭ daŭras la lukto kontraŭ la grandaj substrukturoj truditaj far la kapitalismo, kontraŭ ĝia socia modelo, kontraŭ la progreso je kiom ajn kosto. Ne al MAT kaj detruu kapitalismon!"

Kiel alveni?-->el arbaroj + kampada filmeto

+ infoj: el arbaroj

Sindicato Sindicat