Imprès des de Indymedia Barcelona : http://barcelona.indymedia.org/
Independent Media Center
Calendari
«Juliol»
Dll Dm Dc Dj Dv Ds Dg
01 02 03 04 05 06 07
08 09 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20 21
22 23 24 25 26 27 28
29 30 31        

Accions per a Avui
19:00

afegeix una acció


Media Centers
This site
made manifest by
dadaIMC software

kriminaligo
15 gen 2010
Creat: 15 gen 2010

RIBELA SOLIDARO

El malliberejo en Aĥeno, Gabriel Pombo da Silva kaj Marco Camenish, el malliberejo en Svisio, ekproponis malsatstrikon, de la 20a de decembro 2009 ĝis la 1a de januaro 2010, kiel ribela amgesto memore al ĉiuj gekunuloj kiuj perdis la vivon aŭ la liberon dum la lukto. Tiun proponon sekvis ribelanareto da gekaptitoj en diversaj malliberejoj tra la mondo kaj tio estas praviga ago rigardante la kreskantan internaciigon de la neformalan anarĥiistan lukton okazintan en kelkaj sudamerikaj landoj, la grekan ribeladon, la italajn gekunulojn kiuj suferas subpremon kaj persekuton, la diversajn luktojn kontraŭ malliberejoj en Germanio, Francio, Italio [ 1 , 2 ], Grekio kaj Hispanio; kaj rigardante Tamaran, anarĥiista kunulino ĵus kaptita, la reziston de la mapuĉa popolo kontraŭ la ŝtatoj ĉilia kaj argentina kaj kontraŭ la grandaj transnaciaj kompanioj de la internacia kapitalismo; rigardante la diversajn meksikajn komunumojn starantajn kontraŭ tiu latenta kaj gentomurda milito kaj rigardante finfine ĉiujn homojn kiuj luktas kontraŭ kapitalismo kaj rezistas [ 1 , 2 , 3 ]. Solidaraj elmontroj [ 1 , 2 , 3 ] fruaperis.

En Hispanio, dum la jarfina festado, okazis kelkaj agoj apoge la gekaptitojn. Al komunikoj kaj alvokoj en Eŭskio [ 1 , 2 , 3 , 4 ], oni devas aldoni la tradiciajn torĉomarŝojn por la katalunaj politikaj gekaptitoj [ 1 , 2 , 3 , 4 , 5 ] kaj tiujn okazintajn ĉiun jarfinon memore al gekaptitoj aŭ petante la malfermon de la koncentrejojn por enmigrintoj, en diversaj urboj tra la hispana ŝtato [ 1 , 2 , 3 , 4 ].

AMADEU CASELLAS NE KOMENCOS LA MALSATSTRIKON ANONCITAN EN SIA LASTA KOMUNIKO. La kampanjo por lia liberigo daŭras: 23an de januaro 2010 en Ateneu Popular de Nou Barris
URĜA: vendredon la 15an de januaro 2010, nova aŭdienco en la Alta Tribunalo de Usono, pri la peto far la prokurorejo el Filadelfio ekzekuti senaŭdience MUMIA ABU-JAMAL-on.

Rilataj novaĵoj: Tamara [ 1, 2, 3 , 4, 5, 6 ] + Amadeu [ 1 , 2 , 3 ] + Eniro en prizonon de Rodrigo (4F-ano) [ 1, 2 ] + Eŭskio [ 1 , 2, 3, 4, 5 , 6, 7, 8 ] + Lukto kontraŭ la longaj kondemnoj [ 1, 2 ] + Protektaj Infan-residencoj [ 1 , 2 ] + Kapto de Aselon Luzarragan en Ĉiliio [ 1 , 2 , 3 ] + Lukto de la mapuća popolo [ 1, 2 + Núria Pórtulas [ 1 , 2 ] + Alfonso Kubotan [1 , 2 , 3 , 4 , 5 , 6 , 7 ].

+ infoj:: Subpremado ::: Gekaptitoj surstraten ::: Tamara surstraten

CNT Girona