|
kriminaligo |
|
11 jun 2007
Creat: 11 jun 2007 |
Por la pasinta 19a de majo la Asembleo de Okupantoj kunvokis manifestacion favore al la okupado kaj al la popola kaj kontraŭkapitalisma kulturo. Tiun manifestacion oni subite malkunvokis tuj post la ekiro, ĉar oni vidis, ke ne eblis ĝin normale okazigi pro la sinteno de la polico. Malgraŭ tio, la polico, aroge kaj perforteme, kidnapis la manifestantojn dum du pliaj horoj malpermesante homojn ĝin eniri aŭ eliri ĝis kiam oni preskaŭ atingis la havenon. Kaj Joan Saura, ministro pri Internaj Aferoj, el ICV-EUiA, kaj Imma Mayol, kandidatino al la magistrato de Barcelono de la sama ruĝ-verda koalicio, defendis la agadon de la polico.
En ĉiu momento la manifestantojn ĉirkaŭis kordono de policanoj, kiuj batis brutale ĉiun homon klopodantan eniri aŭ eliri la manifestacion ,ĉu per klaboj kaj puŝoj, ĉu per pik-armilo nomita kubotano; fakte oni pensas ke, krom la kontuz-plenaj, pli ol 15 homoj estis agresitaj per tiu nova armilo dubinde laŭleĝa.
[mardon la 22an je la 10a ĉe la Juĝejoj de L'Hospitalet] Amasiĝo por la arestita kamarado
Kubotano: Liberinfo informas, ke kubotano estas kontraŭleĝa ::: ::: Uzado de pik-armiloj far la kataluna polico ::: Komuniko far la kataluna polico pri kubotano ::: Info pri kubotano ::: Historio kaj uzinstrukciaro de kubotano
rilataj novaĵoj: Komuniko de la Asembleo de Okupantoj de Barcelono ::: [Manifestacio Okupado] Subpremo kontraŭ Bicikla Bloko ::: Bildraporto en La Haine ::: Filmeto pri la pugnobato al kataluna policano ::: Paradigmaj fotoj ::: Kroniko de la blogo 'puntdemira' ::: Fotoj de 'transversalweb'
+ infoj: >>>kriminaligo
+ Asembleo de Okupantoj de Barcelono |
|